Pekino

www.bigoo.wsPekino  dans SPORTOJ spacerwww.bigoo.wsspacer dans SPORTOJwww.bigoo.wsspacerwww.bigoo.wsspacerspacerwww.bigoo.wsspacerwww.bigoo.wsspacer2 0 0 8

Finfine...la Olimpikaj Ludoj en Ĉinujo! Kiom da perspektivoj kaj esperoj por la tutmonda atletaro, ĉu ne? Impona...mirinda spektaklo estis la malfermigo de la Ludoj.
Brazila Poŝto emisiis poŝtmarkon pri la Olimpikaj Ludoj. Mi ne estas filatelisto sed mi aĉetis kompleton de poŝtmarkojn kaj mi montras ilin :...
Sed, ne ĉio estas festo! Tre bedaŭrinde, oni vidas kaj legas novaĵojn pri la enlandaj ĉinaj konfliktoj kaj ankaŭ pligravigas la konflikton inter Kartvelujo kaj Rusujo, kaj oni diras ke la Kartvela teamo ne daŭrigos sian konkuron. Kaj la Kartvela teamo havas kvar brazilanajn geludistojn...precize ili reprezentas la inan kaj viran plaĝan flugpilkadon de tiu Lando. Tre interesa afero: La ina teamo nomiĝas "SAKA" unu ludistino kaj "RTVELO" alia ludistino. Kaj, la vira teamo...unu nomiĝas ''GEOR'' kaj la alia "GIA"....Mi esperas ke ili restos, tie,en Pekino...tio estus bona por la vera spirito de la olimpikaj ludoj... Paco inter la popoloj.

/francisckko/

Commentaires:

Laisser un commentaire

«
»