Malnova kverka trunko

Malnova kverka trunko  dans E S P E  R A N T O

Kiam ĉiuj homoj estis honestaj kaj bonkoraj, kaj kiam longa paca periodo superpotencis minusklan reĝlandon kie loĝis tre bonega kaj kompetenta meblisto…tiamaniere, komenciĝas mian hodiaŭan rakonteton….verdire, ne estas mia …sed la traduko kaj adaptado estas….
La reĝo, deziris novan kaj belan manĝtablon, sed kie li trovus fortan arbon por fabriki sian tablon? Granda tristeco! Nenie la arbo estis trovita. Preskaŭ malsana la reĝo restis…
— »Mi volas novan manĝtablon! Mi scias…mi scias bone ke mia Reĝlando estas trankvila teritorio, niaj infanoj estas sanaj kaj bonedukitaj, ne mankas panon nek bonan salajron al niaj laboristoj (la lokaj sindikatoj estis bonegaj…ankaŭ…tion mi forgesis diri!), ni nek strikojn havas…pri militoj neniu timas de antaŭ centjaroj…Mi edzino, la reĝino ne malŝparas monon, vanece; sed mi….ho!! (ĉiuj reĝoj diras HOOO!!!) kompatinda mi!!! Mi malfeliĉas ĉar mi ne trovas fortan lignon por fabriki mian belan kaj novan manĝtablon! »—-nokte, sur sia reĝa preskaŭ nova lito tiamaniere pensis la Reĝo…
Mateniĝis, kaj li kune kun sia meblisto revizitis la tutan Reĝan arbaron kaj serĉi fortan arbon…sed vane!
Tristeco! Tristeco! Trista reĝo de riĉa, feliĉa kaj senmilita Reĝlando li estis!Tio ĉar li ankoraŭ ne trovis lignon por fabriki sian deziratan novan manĝtablon….
Iu tage, jen la miraklo! Tie…kaŝite en la ekstremaĵo de la granda Reĝa korto, la meblisto trovis longan kaj malnovan kverkan trunkon. La sama kverka trunko uzata de la reĝo por ripozi kiam li volis sidiĝi trankvile en silenta izoliĝo,…kaj ofte fumadi siajn bonodorajn Havanajn cigaregojn!
Nature…la meblisto uzis tiun malnovan kverkan trunkon kaj fabrikis belan manĝtablon laŭ la reĝa deziro…
— »Kia bela manĝtablo! »—ekriis la Reĝo— »Precize ĝi estas mia deziro! » Do, li demandis al meblisto— »Diru al mi…mia bona amiko, de kia arbo ĝi estis fabrikita?! »
— »Ĉu arbo?! Ne! Ne! Mi fabrikis ĝin de tiu malnova kverka trunkstumpo, sinjoro! »—respondis la meblisto.

Konkludo—Multfoje ni nenion bezonas sed ni sentas nin malfeliĉaj. Alifoje, ni bezonas ion sed ni ĝin ne trovas…La solvo troviĝas kie ni malpli valorigas: – La profundo de nia animo mem…

/franciskko/


Commentaires:

Laisser un commentaire

«
»