Flugpilkado

FLUGPILKADO

layouts myspace

Bone!

Hodiaŭ, Dimanĉo, la 27-a, oni havis bonajn kaj lastajn matĉojn. La ĉampiono estis Usono (tre bedaŭrinde!) ĉar ne nur mi, kiel la tuta stadiono Maracanãzinho, en RJ, partizanis favore al Serba teamo. Usono 26,23,25,25 poentojn kaj Serbujo 24,25,23 kaj 22 poentojn... Kaj Rusujo:- 25,25,23 ,25 poentojn venkis Brazilon:-23,19,25, 19 poentojn...

Tiel, Ora medalo por Usono, Arĝenta Medalo por Serbujo, Bronza medalo por Rusujo kaj la 4-a posteno por Brazilo...

layouts myspace

Flugpilkado estas ankaŭ amata sporto de ni brazilanoj. Sed, mi ne scias kialon...sed Brazilo, rilate al FLUGPILKADO, malfacile venkas internaciajn ĉampionecojn en nia Lando mem... Ulala!

Ĉi-foje mia Lando povus konkeri sian ok-an ĉampionecon...sed ĝi perdis (malbele!) por la usona teamo, ĉi vespere...Brazilo 23,22 kaj 25 poentojn...kaj Usono 25,25 kaj 27 poentojn.

Do, ni diris adiaŭon al nia unua posteno kaj batalos por la 3-a...sed ankaŭ honora posteno...Tio estas se nia brazila teamo venki la rusan fortegan teamon....Rusujo ankaŭ ĉi-vespere malgajnis la matĉon kontraŭ Serbujo tiamaniere: Rusujo 19;19 kaj 23 poentojn kaj Serbujo 25,25 kaj 25 poentojn...

Dimanĉo, la 27-a, ni havos Serbujo kontraŭ Usono....kaj Brazilo kontraŭ Rusujo...

myspace graphics



/franciskko/

Commentaires:

Laisser un commentaire

«
»